En Brazilo distrikto (portugale distrito) estas teritorio, laŭ kiu oni subdividas municipon.
La subdivido de municipo en distriktojn okazas laŭ administra bezono, ĝenerale kiam ene de la municipo ekzistas konsiderindaj aglomeraĵoj, ĉefe pro la nombro da loĝantoj, kiuj grandparte estas malproksimaj de la ĉefa urba areo. Oni konsideras, ke municipoj nedividitaj en distriktojn estas unudistriktaj municipoj aŭ municipoj de ununura distrikto. Kiam la municipo havas pli ol unu distrikto, la distrikto enhavanta la ĉefan urbon de la municipo estas nomata sideja distrikto, dum la aliaj ricevas la nomojn de la aglomeraĵoj, formale nomataj vilaĝoj, kiuj al tiuj funkcias kiel sidejoj. Kompreneble la distrikto de unudistrikta municipo estas ĝi mem la sideja distrikto.
Distriktoj estas kreitaj de municipaj leĝoj aŭ de la subŝtata leĝo, kiu kreis la koncernan municipon jam dividitan en distriktojn. Ĉiu distrikto devas disponigi notari-oficejon por civitana registrado, kaj en grandaj distriktoj povas esti suburbestrecon aŭ regionan administracion. Distriktoj estas sub la regado de la urbodomo, kaj en tiuj teritorioj la plenuma povo respondas ekskluzive al la urbestro; tial suburbestro aŭ administranto, se ili ekzistas, estas indikita de la urbestro mem kaj ne elektitaj de la popolo (pro tio nomataj konfidaj oficoj).
Kelkfoje oni subdividas distriktojn en kvartalojn, sed preskaŭ ĉiam ili havas kulturan aŭ geografian rolon kaj politika rolo ne ekzistas. Kiam distrikto kreskas kaj ne intergriĝas kun la ĉefa urbo, ĝi gajnas politikan forton kaj povas okazi, ke ĝi klopodos fariĝi municipo.
La subdivido en distriktojn, en la moderna brazila leĝaro, grandparte sekvas la alitempan teritorian dividon en freguesias ("paroĥo", "civitana paroĥo"), de la kolonia Brazilo, kiel ankoraŭ estas en Portugalio.
Neformale aŭ lato sensu, foje oni nomas distrikton vilaĝo aŭ vilaĝeto. En la portugala, same neformale, aliaj uzataj terminoj estas vila, povoado aŭ povoação.
En la 31-a de decembro 2001 la nombro da distriktoj estis 9.910, el kiuj 5.560 estas sidejaj distriktoj kaj 4.350 estas nesidejaj.